Internacia socio subtenas Palestinon en la Ĝenerala
AsembleoOktobro, 1an, 2014: je 29.09.2014, la ĝenerala debato de la 69a Ĝenerala Asembleo venis en
la sesan tagon, kaj pli ol 100 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj jam faris
paroladon. Reprezentantoj de multaj landoj kaptis la ŝancon diskuti pri
internaciaj problemoj, esprimante sian subtenon al la palestina popolo. La ĉina eksterafera ministro Wang Yi asertis, ke la problemo de Palestino
estas vundo de homara konscienco, kaj Ĉinio alvokas al Israelo kaj Palestino
realigi eternan batalhalton; la nacia aspiro kaj racia postulo de la palestina
popolo sendepende starigi ŝtaton ne povas plu prokrastiĝi. Walid Muallem, siria vicĉefministro kaj eksterafera ministro, diris, ke la
laŭleĝa rajto kaj la palestina popolo, aparte la rajto je reveno al hejmloko kaj
je decido pri si mem, estas nefordonebla. La egipta prezidento Abdel-Fattah El-Sisi insistis, ke kvankam ekzistas multe
da krizoj kaj minacoj en la Meza Oriento, tamen la konflikto inter Israelo kaj
Palestino ankoraŭ estas kerna problemo en tiu ĉi regiono. (ĈRI)